Vereinigung der Verfolgten des Naziregimes - Bund der Antifaschistinnen und Antifaschisten (VVN-BdA) - Kreisvereinigung Augsburg
Stand: Mai 2007
VVN/BdA Augsburg - Pfarrer Metzger

Unterstützen Sie uns mit
Ihrer Spende
VVN-BdA Kreis Augsburg
Augusta-Bank Augsburg
IBAN:
DE87 7209 0000 0004
8617 95
BIC: GENODEF1AUB

WIDERSTAND im DRITTEN REICH

 maks jozef mecger

Frato Paulo: pacamanto
La vivo de Max Josef Metzger [maks jozef mecger].

Metzger naskigis en 1887 en eta vilago en la regiono de la Nigra Arbaro en sud-okcidenta Germanio. Estante la plej aga inter kvar gefratoj, li spertis same la bonkorecon kaj varmecon de sia patrino kaj la severan maltoleremon kaj naciismon de sia patro, kiu malpermesis interrilatojn kun judaj infanoj. Inter 1905 kaj 1911 Metzger studis katolikan teologion en la proksima Freiburg [frajburg] kaj Fribourg [fribúr], Svislando. Ordinite kiel sacerdoto, li komence laboris kiel helpanto de parohestro.


Samtempe li daurigis la laboron – komencitan jam dum studentaj jaroj – por drinkemuloj kaj iliaj malzorgataj familianoj. En 1915 li farigis generala sekretario de organizajo kontrau alkoholismo. Dum la unua mondmilito li laboris kiel militpastro, sed, vidante la sensencan kaj sangoplenan reciprokan bucadon, li arde ekbatalis por paco kaj monda interkomprenigo. Samtempe li ekkonsciis, kiom dangera kaj detrua estas blinda nacieca fiero, kaj komprenis kiom malfacile gi kontraubataleblas.

Teruro
En 1917 li fondis la Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco. Li uzis Esperanton, kiu en 1918 igis la oficiala lingvo de la asocio. Metzger akre rifuzis la teorion pri „justa milito” kaj argumentis, ke pasiveco fronte al socia mizero kaj silento pri la teruro de milito kauzis la malbonan staton de la eklezio.

Same grava deziro por Metzger estis la pacigo kaj kunigo de kristanaj konfesioj. Per fondado de Una Sancta, movado kun preg- kaj labor-rondetoj, mondvaste reprezentata, li igis motoro por fratigo kaj unuigo inter kristanoj. Ofte koleris pro tio la katolika eklezio. Kiel juna pastro li skribis al la tiama papo Benedikto la 15°, „ke ciuj estu unu”. En 1916 li skizis programon por paco, por kiu li ricevis la papan benon.

Per helpo de Metzger en 1920 estigis la Internacio Katolika (Ika), kunigo de Blanka Kruco kaj antau la milito fondita Internacia Katolika Unuigo Esperantista (IKUE). Li kunfondis ankau la Mondan Katolikan Junularon (MOKa). Ciuj landaj direktoroj de tiuj asocioj uzas Esperanton. Sed aliaj, konservativaj esperantistoj jaluze malebligas sukceson: post interveno de IKUE la eklezio komencis bojkoti la laboron de Ika. Ekleziaj instancoj rigardis Metzger kiel „renegaton” kaj kalumniis lin lau nekristana maniero.

Utopiisto
En sennombraj prelegoj, publikajoj, debatoj kaj konferencoj internaciaj Metzger plenpasie kaj nelacigeble pledis por fratigo inter batalantaj popoloj en Europo. Tiel li farigis kvazau pioniro de la europa unuigo. Multaj samtempuloj vidis en li revulon kaj senrealecan utopiiston, ec perfidulon je la propra nacio.

Vastan atenton ricevis lia parolado en Hago, Nederlando, en 1928: „La milito suldas sian ekziston en la mondo sole al patro-mensogo. Sole per mensogo gi povas ekesti en la nuna tempo. La avida mamonismo, la impertinenta imperialismo, la aroganta naciismo kaj la cinika makiavelismo – tiuj estas la mensogemaj fratoj, kiuj staris apud gia lulilo.”

En 1942, dum la nazi-regimo, Metzger verkis memoreseon pri la postmilita sistemo en Germanio. Li intencis peti ce la aliancitaj potencoj pri tolereblaj kondicoj por paco. „Frato Paulo”, kiel li nomis sin, tial en 1943 estis arestita la trian kaj lastan fojon en Berlino de la sekreta statpolico Gestapo, car li proponis ekzilregistaron post la faligo kaj senpotencigo de Hitler kaj fruan finon de la dua mondmilito.

»Pestbubono«
La neimageble arbitra kaj despota jugisto Roland Freisler kondamnis Metzger al mortpuno. Freisler rifuzis auskulti la akuziton kaj liajn „politikajn tiradojn”, kaj kiam Metzger menciis la movadon Una Sancta, la jugisto kriacis: „Una sancta, una sancta ... una sanctissima ... una – tio estas ni, kaj krom ni nenio ekzistas.” Li deklaris, ke „tia pestbubono devas esti ekstermita”. Nur malmultajn minutojn poste Freisler proklamis la jam preparitan mortoverdikton.

Nelonge antau lia morto skribis Metzger: „Venontaj tempoj pli bone komprenos min – car mia destino estis ciam, ke mi antauis mian tempon kaj tial ne povis esti komprenata.”

La 17an de aprilo 1944 Metzger estis ekzekutita per gilotino. Trankvile kaj sinrege li iris al la esafodo. La ekzekutisto poste raportis, ke neniam li vidis homon iri al la morto kun tiom serene brilantaj okuloj. Nur en 1997 la verdikto oficiale estis nuligita. Nuntempe, en Augsburg, en kies regiono Metzger estis parohestro, eta monumento memorigas pri li, kaj tie, ciujare, datrevene de lia mortigo, okazas memorkunveno.
Jomo IPFELKOFER
________________________________________
Lau artikolo en MONATO, revuo en Esperanto, 2005/7-8, p 12 (www.monato.net)

Die Sonderzeichen sind leider in dieser Version nicht im Original darstellbar



 Text als pdf-Datei >>